La Tempoj Novaj | ||
---|---|---|
periodaĵo | ||
Komenco | 1907 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
La Tempoj Novaj ( ĉine 新世紀, france Les Temps Nouveaux - Poste Nouveau Siècle ) estis gazeto por propagandi pri anarkiismo kaj feminismo fondita en Francio, fondita de grupo da radikalaj ĉinaj intelektuloj, nomitaj “la Pariza Grupo”. La Grupo subtenis la ideojn de la okcidenta anarkiismo, ekzemple anarki-sindikatismo, anarki-komunismo, kaj studis la verkojn de Miĥail Bakunin kaj Petro Kropotkin. Ili ankaŭ subtenis la enkondukon de Esperanto en Ĉinion.[1]
Fondita en Parizo je junio 1907 de ĉinaj anarkiistoj Wu Zhihui, Li Shizeng, Chu Minyi, kaj Zhang Jingjiang, la gazeto estis eldonita ĝis majo 1910, kun 121 eldonoj entute. Finfine ĝi malfondiĝis pro financaj problemoj.[2] Ĝia franca nomo estis inspirita de samnoma gazeto eldonita de Jean Grave, kiu laboris en la sama domego.[3] Kelkaj notindaj kontribuoj en la gazeto temis pri feminismo kaj strebi kontraŭ la Konfuceisma dogmo pri familiaj rilatoj kaj virinoj.[4] Aparte de artikoloj, en la gazeto aperis tradukitaj verkoj de Bakunin, Kropotkin, Pierre-Joseph Proudhon, Élisée Reclus, Errico Malatesta, ktp.[1]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search